Osmo Soininvaara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1951 (73-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Loĝloko | Helsinko vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko vd | ||||
Partio | Verda Ligo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marketta Sundman (en) vd | ||||
Parencoj | Taavi Soininvaara (en) (kuzo aŭ kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto blogisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Osmo Heikki Kristian SOININVAARA (naskiĝinta 2-a de septembro 1951 en Helsinko) estas finna ekologia politikisto.
Li estis parlamentano en la jaroj 1987–1991, 1995–2007 kaj 2011–2015 kaj ministro pri bazaj servoj en dua registaro de Paavo Lipponen en la jaroj 2000—2002. Lia partio estas la ekologia-alternativa politika partio Verda Ligo (finne Vihreä Liitto, svede Gröna förbundet). Li estis prezidanto de sia partio en 2001–2005.
Soininvaara volas nuligi la pozicion de la prezidanto de Finnlando.[1]
Li advokatas por la baza enspezo kaj verkis diversajn tekstojn pri tiu temo.
Laŭ li, la sveda lingvo estu por finnlingvanoj en Finnlando deviga lernobjekto en mezlernejo sed ne en bazlernejo, same ol en lia juneco, la blanka ĉapeto postulu lerni tiun lingvon sed ne atestilo pri bazlerneja foriro.[2].
Soininvaara apogas multe bicikladon.[3]
Soininvaara proponas forigi la nunan devigan militservon en Finnlando dum kaj milito kaj pactempo, starigante pure profesian armeon anstataŭe.[4]
Laŭ Soininvaara, en okcidentaj landoj, riĉeca kresko devus plejparte esti anstataŭigita per pli mallonga labortempo. Li proponas ekzemple kvartagan laborsemajnon. Li proponas tion en sia libro Vauraus ja aika (2008) (la riĉeco kaj la tempo). Li proponas ankaŭ seshorajn labortagon en la sama libro.
Soininvaara estas en geedzeco ekde 1989. Li havas tri infanojn.