Otero de Bodas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49336 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 6° 9′ U (mapo)41.939166666667-6.1508333333333Koordinatoj: 41° 56′ N, 6° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 835 m [+] | ||
Areo | 49,94 km² (4 994 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Otero de Bodas [+] | |||
Otero de Bodas estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Otero de Bodas estas etimologie tradukebla al Monteto de Nuptoj, nome aludo al diversaj legendoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Otero de Bodas kaj Val de Santa María, okupas totalan areon de 49,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 151 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 71 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 31 km de Puebla de Sanabria, 48 km de Benavente.
Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, mencio al epoko de visigotoj.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado (montaro Kulebra), somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.
El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]