Otto

Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.

En malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.

Variaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Viraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -frid en signifo "paco, paca"), Othmar, Ottmar (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -mēri en signifo "fama, fabela"), Othon, Odón, Oddone kaj la franca variaĵo Eudes, foje esperantigata al la formo Eŭdo

Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta

La nomo Ulriko, pli antikve Ulriĥo kaj Udalriko, kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon: nomdonoj precipe inspiriĝis per la kristana sanktulo Udalriko de Aŭgsburgo. En ĝi post la unua parto aldoniĝas dua hindeŭropa silabo -riĥo, kiu parencas al la esperanta vorto riĉo kaj signifas ĝuste tion.

La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".

Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.

30-a de junio (Otto von Bamberg, kristane sanktigita)

Konataj nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

Regnestroj

[redakti | redakti fonton]

Ekleziuloj

[redakti | redakti fonton]

Antaŭnomo

[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Familia nomo

[redakti | redakti fonton]

Similaj viraj nomoj

[redakti | redakti fonton]

Similaj virinaj nomoj

[redakti | redakti fonton]

De la fino de la 19-a jarcento ĝis meze de la 1910-aj jaroj, la nomo Otto en Germanlingvio estis unu el la dek plej popularaj knaboj antaŭnomoj. Tiam ĝia populareco iom post iom malkreskis, eĉ signife ekde la 1940-aj jaroj. Ĝi apenaŭ estas donita ekde la fino de la 1950-aj jaroj.[1]

Ceteraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]