Otto Ender | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Otto Ender | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1875 en Altach | ||||
Morto | 25-an de junio 1960 (84-jaraĝa) en Bregenz | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Innsbruck vd | ||||
Partio | Kristansociala partio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Rudolf Ender (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto ENDER (naskiĝinta la 24-an de decembro 1875 en Altach, mortinta la 25-an de junio 1960 en Bregenz) estis aŭstra politikisto.
Li jam frue membriĝis al la Kristansociala partio. Post la Unua mondmilito li favoris en la funkcio de ministroprezidento de Vorarlberg la unuiĝon de Vorarlberg al Svislando. Tiun funkcion li havis - kun interrompoj - de 1918-34. De decembro 1930 ĝis junio 1931 li estis kanceliero de la respubliko. Kiel ministro pri konstituciaj demandoj (1933/34) en la kabineto de Engelbert Dollfuß li ĉefe responsis por la ellaborado de la konstitucio laŭ klasoj (Ständestaat), kiu ekvalidis la 1-an de majo 1934. De 1934-38 li estris la ĉefan federacian oficejon pri financoj (Rechnungshof).