Otto Regenbogen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1891 en Neumarkt |
Morto | 8-an de novembro 1966 (75-jaraĝa) en Heidelberg |
Tombo | Bergfriedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Prusio |
Alma mater | Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino |
Familio | |
Patro | Otto Regenbogen (mul) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto mezlerneja instruisto historiisto universitata instruisto klasika filologo literaturhistoriisto |
Otto REGENBOGEN (naskiĝinta la 14-an de februaro 1891 en Środa Śląska, mortinta la 8-an de novembro 1966 en Hajdelbergo) estis germana klasika filologo. Li estis grava reprezentanto de la t.n. Tria humanismo kolektiĝante ĉirkaŭ si ekde 1925 en Hajdelbergo grandan disĉiplaron. Pro tro malfrua deklaro de juda deveno de sia edzino li maldungitis en 1935 fare de la nazioj. Post la Dua mondmilito li tre engaĝiĝis reekigi viglan esploran vivon ĉe la Universitato de Hajdelbergo.
Liaj esploroj ampleksis aparte antikvan natursciencon, medicinon, la tragediojn de Seneko, la verkojn de Lukrecio kaj diversajn specialajn demandojn pri Esĥilo, Homero kaj Platono. Rilate al la lukrecia esploro li tre diferenciĝis de aliaj fakkolegoj.[1] Koncerne Senekon inverse li establigis pozitivan imagon de la romiano kiu validas ĝis hodiaŭ.[2]
Estante filo de bestokuracisto kaj profesoro li frekventis ekde 1900 la Frederikan gimnazion en Berlino kie influis lin, laŭ propra aserto[3], la instruistoj Heinrich Buermann, Johannes Fischer kaj Adolf Trendelenburg.
Post trapaso de la abiturienta ekzameno li ekstudis 1909 klasikan filologion kaj germanistikon en Berlino. En 1910 li estis somersemestre en Göttingen, kie li ĝuis docentadon de Paul Wendland kaj Jacob Wackernagel. Gravegis por li altlerneje Hermann Diels, Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff kaj Eduard Norden. En la 20.5.1914 li doktoriĝis post defendo de la prihipokrata disertaĵo Symbola Hippocratea.
Je la komenco de 1915 Regenbogen volontulis kiel milita sukuristo. Por siaj servoj li honoritis en januaro 1916 per aljuĝo de Rotes Kreuz für Mediziner (der tria klaso). En aprilo 1916 li komencis instrui ĉe Mommsen-gimnazio en Charlottenburg. En la 1.4.1918 li nomumitis lernejestro; habilitiĝo sukcesis en 1920.[4] Post emeritiĝo de Wilamowitz en 1921 li iĝis privata docento ĉe la berlina universitato kie li konatiĝis kun Werner Jaeger kiu posteulis Wilamowitz. Tiaj ĉi kontaktoj kaj la lerneja praktiko konvinkis Regenbogen ke malabundas internaj valoroj socie. Sekve li evoluigis novan humanisman koncepton por la 20-a jarcento kies reprezentantoj estis, krom Jaeger en Berlino, ankaŭ Julius Stenzel en Vroclavo. Humanismo ne plu estu absoluta idealo klasikisma sed historia ilo helponta la komprenadon de cirkonstancoj kaj kuntekstoj. Elirpunkto centra estu la Paideia-idealo de Platono. En la 1.4.1923 Regenbogen forlasis la lernejan deĵoron kaj iĝis eksterorda profesoro en Berlino.
Jam du jarojn pli malfrue li vokiĝis Hajdelbergon je katedro kiu vakis ekde la morto de Franz Boll (1924). En 1929 Regenbogen iĝis prezidanto de la Germana asocio de klasikaj filologoj (Deutscher Altphilologenverband). Li ankaŭ publikigis didaktikajn prelegojn[5]. En 1929 li elektitis orda akademimembro fare de la hajdelbergaj akademianoj.
En 1931 atenditis lia vokiĝo al la Universitato de Friburgo. Sed preferitis Eduard Fraenkel el Göttingen. Posteulis s-on Fraenkel en Göttingen ne Regenbogen sed Kurt Latte de la Universitato de Bazelo. Vokiĝon al Bazelo Regenbogen ne sekvis. En 1933 li havis ŝancon veni al la Universitato de Lepsiko (sur dua rango post Wolfgang Schadewaldt) por posteuli Alfred Körte. Kune kun Schadewaldt kaj Werner Jaeger li akceptitis en 1934 je Leopoldina-akademio.[6]
En 1936 li devis demisii de la estrecoj de la Gimnazia asocio kaj de la Germana asocio de klasikaj filologoj.[7] En januaro 1937 li vane petis rajti vojaĝi al Upsalo. En septembro 1937 li kontraŭvole retirigitis. Posteulo katedra iĝis en 1937 Hildebrecht Hommel. Inter 1937 kaj 1945 malgraŭ ĉio ne ĉesis publikigoj liaj: ekz. artikolo pri Teofrasto ĉe RE-enciklopedio/Pauly-Wissowa-Kroll (1940); eseo pri la bibliotekisto Otto Kunzer (1942); prelegoj pri Goethe kaj ties rilato al la malnovaj grekoj (1942).
En aŭgusto 1945 li nomumitis dekano de la filozofia fakultato de Hajdelbergo. Lia sinteno al naziismon favorintaj kolegoj estis milda kun escepto de la historiisto Paul Schmitthenner, de la etnologo Eugen Fehrle kaj de la pedagogo Ernst Krieck.
En la 7.9.1945 Regenbogen denove ekprofesoris; la katedro pri etnologio ŝanĝitis je katedro pri klasika kaj germana filologioj. En 1946 konfirmitis lia dekaneco. En septembro 1946 li iĝis membro de la Berlina akademio (Eosta Berlino). Veni Berlinon por profesori li tamen ne volis. En printempo 1953 li gastprofesoris en Upsalo kaj iĝis membro de la Sveda Akademio.
Emeritiĝo venis en 1959; posteulanta lin estis Franz Dirlmeier. Dirlmeier ankaŭ eldonis antologion de regenbogen-aĵoj (Kleine Schriften).
Dum la lastaj vivojaroj Regenbogen ricevis ankoraŭ aliajn honorojn: en 1962 la Reĝan grekan Georgo-ordenon kaj en 1966 la federacigermanan meritkrucon Großes Bundesverdienstkreuz. Liaj disĉiploj estis i.a. Hermann Gundert, Hans Oppermann, Viktor Pöschl, Paul Händel, Alexander Kleinlogel, Christoff Neumeister kaj Gert Preiser.
Otto Regenbogen aktivis sur larĝa kampo de sciencoj pri Antikva epoko. Tre gravis por li la branĉoj de filozofio, naturaj sciencoj kaj historio de medicino. Krome interesegis la helena kaj la romia historiografioj kaj la romiaj poetoj de klasiko kaj postklasiko. Esplore felice unuiĝis ĉe li virtoj de la liaj instruistoj Diels kaj Wilamowitz-Moellendorff: de Diels li heredis la strebon je sintezo kaj strukturigo de unuopaj temoj; de Wilamowitz li lernis prezenti la universalecon de scioj kaj la kapablon ekkoni la tipan unikon ĉe ĉiuj fenomenoj.