Otto Ribbeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johannes Carl Otto Ribbeck |
Naskiĝo | 23-an de julio 1827 en Erfurto |
Morto | 18-an de julio 1898 (70-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Bonna universitato (1846–1849) Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino - filologio (1845–1846) Evangelisches Gymnasium zum Grauen Kloster (en) |
Familio | |
Patro | Friedrich Ribbeck (en) |
Frat(in)oj | Woldemar Ribbeck (en) , Leo Ribbeck (en) kaj Ferdinand Ribbeck (en) |
Edz(in)o | Emma Ribbeck (en) (1854–) |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto gimnazia instruisto |
Johann Carl Otto RIBBECK (naskiĝinta la 23-an de julio 1827 en Erfurto, mortinta la 18-an de julio 1898 en Leipzig) estis germana klasika filologo.
Estante filo de konsistorikonsilisto kaj superintendanto li frekventis la Frederikan gimnazion en Vroclavo (kien vokitis la patro) kaj poste Graues Kloster en Berlino (ekde 1843). En 1845 li ekstudentis en Berlino kaj ekde 1846 en Bonn. Doktoriĝo estis en 1849 en Berlino pri In tragicos Romanorum poetas coniectanea: Specimen I. Ribbeck poste provinstruistis en 1850 en Bonn kaj Berlino, antaŭ instrui en 1852 en Italujo. En 1853 li deĵoris en Berlino kaj inter 1854 kaj 1856 ĉe la gimnazio de Elberfeld. Poste li profesoris ĉe la Universitato de Berno de 1856 ĝis 1861. Paralele li estis registarkonsilito en Berno kaj profesoris ĉe la universitato en Bazelo en 1861/62. Sekvis profesorecoj je Kilo (1862-1872) kaj Hajdelbergo. En 1877 li posteulis sian instruiston Friedrich Ritschl ĉe la Universitato de Lepsiko kie li ankaŭ rektoris en 1887/88 (dekaneco estis estinta en 1882/83).
En 1888 li fariĝis koresponda membro de la akademio de Göttingen.[1]
Membreco koresponda ĉe Rusia Akademio de Sciencoj ekis en 1893.[2]
Ribbeck skribis plurajn bazajn verkojn pri poetoj kaj poetiko en la Romia Imperio, ekz. Geschichte der römischen Dichtung (dua eldono 1894-1900), Die römische Tragödie im Zeitalter der Republik (1875) kaj Scaenicae Romanorum poesis fragmenta (tria eldono 1897).
Tekstkritikante li tre diligentis estante inklinega ŝanĝi aferojn laŭ persona gusto. Tio tre senteblas ĉe la eldono de la horacaj verkoj Epistulae kaj Ars poetica, ĉe la juvenalaj Satiroj kaj en la komenta eseo Der echte und unechte Juvenal (1865). Dum pli malfruaj jaroj li bremsiĝis kaj iĝis pli konservema.
Lia (nur kritika) eldono de Vergilio (dua eldono 1894–1895) estis frukto de impona klereco, aparte koncerne la sciencan enkondukon. Lia biografio pri Ritschl (1879-1881) ankaŭ furoris. La influo de tiu ĉi instruisto ankaŭ senteblis ĉe la ribbeck-a eldono de Miles Gloriosus de Plaŭto kaj ĉe Beiträge zur Lehre von den lateinischen Partikeln. Bedaŭrinde ne sekvis publikigoj kun similiaj esplorrezultoj. Antologio pri liaj prelegoj eldonitis postmorte (Leipzig 1899). Ribbeck tre interesiĝis pri la monumenta verko Thesaurus Linguae Latinae por kies faro li sukcese petadis monon de la registaro de Saksio.