Otto von Böhtlingk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Otto von Böhtlingk | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1815 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 1-an de aprilo 1904 (88-jaraĝa) en Leipzig | ||||
Lingvoj | germana • sanskrito vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato Petrischule vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Nikolaus Diedrich Boehtlingk (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto hindologo vd | ||||
Laborkampo | Lingvoscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto von BÖHTLINGK (30a de Majo 1815 – 1a de Aprilo 1904) estis rus-germana hindologo kaj fakulo pri Sanskrito. Lia ĉefverko estis Sanskrit-Germana vortaro.
Li naskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio. Liaj germanaj prauloj migris al Rusio el Lübeck en 1713. Li studis (1833–1835) orientajn lingvojn, partikulare araban, persan kaj Sanskriton, en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, li pluigis siajn studojn en Germanio, unue en Berlino kaj poste (1839–1842) en Bonn.[1]
Lia unua granda verko estis traduko de la gramatiko de Sanskrito de Panini, Aṣṭādhyāyī, kun germanlingva komentario, sub la titolo Acht Bücher grammatischer Regeln (Bonn, 1839–1840). Tio estis reale kritikaro de la filogiaj metodoj de Franz Bopp.[2]
Oni sugestis, ke dum la 1860-aj jaroj, Böhtlingk indikis la periodan naturon de la alfabeto de Sanskrito al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev kaj tiukadre helpis lin en la formulado de la perioda tabelo.[3] Laŭ tiu sugesto, la uzado fare de Mendelejev de la prefiksoj eka, dvi, kaj tri (sanskrite por unu, du, kaj tri) por nomi ĝis tiam nemalkovritajn kemiajn elementojn povas esti konsiderataj omaĝo al la sanskrita gramatiko kaj al la sanskrita gramatikisto Pāṇini.