Otto Šimánek | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1925 en Třešť, Ĉeĥoslovakio | |
Morto | 8-a de majo 1992 en Prago, ĈSFR | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | pedagogo mimo televida aktoro aktoro filmaktoro universitata instruisto teatra aktoro instruisto vd | |
Aktiva en | Ostrava • Zlín vd | |
Aktorado | ||
Fama rolo | Pan Tau en filma serio pri Pan Tau | |
Otto ŠIMÁNEK (28-an de aprilo 1925 en Třešť, Ĉeĥio – 8-an de majo 1992 en Prago) estis ĉeĥa aktoro.
Li apartenis al la ensemblo de Praga urba teatro; krome li pri pantomimado instruis en la Praga konservatorio.
Internacie Šimánek famiĝis ĉefe per la rolo de la (kutime ne parolanta) magiisto Pan Tau, kiun li korpigis de 1965 ĝis 1978 en la samnoma televidserio kaj 1988 en kineja filmo; krome 1990 en muzikfilmaĵo de la germana popularkantistino Nena.