Ovidiu | ||
---|---|---|
urbo | ||
urbeto en Rumanio • havenurbo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Constanța | |
Situo | 46° 16′ N, 28° 34′ O (mapo)46.2728.56Koordinatoj: 46° 16′ N, 28° 34′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 6 m | |
Poŝtkodo | 905900 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 13,847 (en 2011) | |
– vilaĝo | 11,892 (en 2011; 12.337 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 60687 | |
Ovidiu [ovidiŭ] estas urbo en la rumana distrikto Constanța. Ĝi situas norde de Konstanco. Al ĝi apartenas la vilaĝo Poiana kaj de 2011 ankaŭ Culmea.
La malkresko de la loĝantaro de 2002 al 2011 estas kaŭzata de la fondo de Culmea kiel memstara unuo; en la tuta urbo, inkluzive de Culmea kaj Poiana la loĝantaro kreskis.
En la censo de 2002, 92,7 % el la 13 134 loĝantoj deklaris sin etnaj rumanoj; la dua grupo estis la tataroj kun 3,4 %[1]. En la censo de 2011 la parto de la deklarintaj rumanoj falis al 81,0 %, kaj 11,4 % deklaris nek etnecon nek religion.
5,9 % deklaris sin islamanoj (6,5 % en 2002). En Ovidiu ekzistas du moskeoj, la dua estis konstruita en 2005.
Ovidiu situas 13 km norde de la centro de Konstanco, ties kvartalo Palazu Mare situas nur du kilometrojn for. Du naciaj vojoj, DN2A kaj DN3C, ligas Ovidiu al Konstanco. Multaj loĝantoj de la urbo laboras en Konstanco. La aŭtovojo A4 komenciĝas ĉe Ovidiu kaj iras ĝis la haveno de Konstanco.
Norde de Ovidiu preterfluas la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari, kiu tie havas gravan kluzon. Oriente de la urbo situas lago Siutghiol, en kiu estas insulo nomiĝanta same Ovidiu. Ĝi estas somere ŝatata celo de turistaj ŝip-ekskursoj.
La urbo ricevis sian nomon memore al la romia poeto Ovidio, kiu estis ekzilita ĉe Nigra Maro.