Ĉi tiu artikolo temas pri planta organo. Por informoj pri la samnoma besta ĉelo, vidu la artikolon ovolo (bestoscienco).
Ovolo estas ina organo, en la floroj ĉe la semplantoj. La ovolo iĝas semo. Dum la besta ovolo estas fekundigita ĉelo, tiu termino estas uzata ĉe la plantoj por organo kiu enhavas la fekundigitan ĉelon, nomita oosfero. La oosfero estas en kelkĉela embriosako. La embriosako estas komparebla al vira polenero.
Ĉe la nudsemplantoj ("gimnospermoj"), la ovolo estas nuda, sen protekto krom strobilo.
Ĉe la florplantoj, la ovolo troviĝantas en ovolujo, kiu bone protektas ĝin.