Owo | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
loka registara areo en Niĝerio urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 340108 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 222 262 () [+] | ||
Loĝdenso | 217 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 12′ N, 5° 35′ O (mapo)7.19611111111115.5863888888889Koordinatoj: 7° 12′ N, 5° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 048 m [+] | ||
Areo | 1024 km² ( 102 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Owo estas grandurbo en Niĝerio, en la federacia ŝtato Ondo, situanta en la sudokcidento de Niĝerio.
Owo situas rande de montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando.
Owo estas lulilo de joruba kulturo. Inter la jaroj 1400 kaj 1600 ĝi estis ĉefurbo de la joruba urboŝtato. Restis terakotaj skulptaĵoj el la 15-a jarcento. Baldaŭe la tereno estis grava por eburo. En 1893 komenciĝis dominado de britoj. Post la sendependiĝo la nuna subŝtato estis kreita en 1976.
Owo estas agrikultura centro. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas ignamojn, maniokojn, nuksojn, maizojn, kakaojn, rizojn, teojn kaj kotonojn. La tereno estis origine kovrita per densa tropika pluvarbaro.
Owo situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 23-26 °C. Jare pluvas ĉ. 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter aprilo-oktobro pli ofte.
El Owo ĉefvojoj kuras al Akure kaj Beninurbo, krome estas vojo al Ikare.