Očová | |
hungare: Nagyócsa, germane: Otschau | |
municipo | |
Preĝejo en Očová
| |
Oficiala nomo: Očová | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Zvolen |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Riveroj | Hučava, Slatinský potok |
Situo | Očová |
- alteco | 400 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 36′ 03″ N 19° 17′ 12″ O / 48.60083 °N, 19.28667 °O (mapo) |
Areo | 88,34 km² (8 834 ha) |
Loĝantaro | 2 611 (31.12.2011) |
Denseco | 29,56 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1263 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 962 23 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | ZV |
NUTS | 518662 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Očová | |
Retpaĝo: www.ocova.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Očová, hungare Nagyócsa [nadjOĉa], germane Otschau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Očová situas laŭ flankovojoj. Zvolen troviĝas je 14, Detva je 12 km.
La unua mencio okazis pri la loko en 1263 en formo "Olchua", pri la vilaĝo en 1351 en formo "de Ochowa in Lypche". En 1454 estis tie doganprena loko. La turkoj en 1566 kaj 1576 bruldetruis la vilaĝon. En 1790, 1831, 1836 kaj en 1844 incendioj okazis. En 1828 loĝis tie 2488 vilaĝanoj en 271 domoj. En 1831 pro ĥolero mortis 144 da vilaĝanoj. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Ocsova, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyócsa 3378 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Nagyszalatna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Očová 2602 homoj, (2524 slovakoj).