Oŝun | |
---|---|
akva dio • orisha | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Religio | Kandombleo |
Oŝun, literumita ankaŭ kiel Oshun, Oxum kaj Ochun (en joruba: Òşun) estas unu de la diinoj de la Religio de la Joruboj. En la santerio temas pri sinkretigo kun la Virgulino de la Karitato, katolika patronino de Kubo. Ŝi estas reĝino de la nesalaj akvoj de la mondo, nome la rojoj, fontoj kaj riveroj, personigo de amo kaj fekundeco. Al ŝi oni alvokas serĉe de helpo okaze de monaferoj kaj simile.