Pablo Morillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pablo Morillo y Morillo | ||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1775 en Fuentesecas | ||||
Morto | 27-an de julio 1837 (62-jaraĝa) en Barèges | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | El Pacificador vd | ||||
Okupo | militisto vd | ||||
Aktiva dum | 19-a de marto 1791–27-a de julio 1837 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pablo Morillo y Morillo, grafo de Kartaĥeno, markizo de La Puerta (Fuentesecas, Zamoro, Hispanio, 1775 - Barèges, Francio, 1837) estis militisto kaj maristo el Hispanio.
Dum sia estado ĉe la Mar-Armeo de Hispanio li partoprenis en diversaj bataloj, inter kiuj menciindas la batalo de la Kabo de Sankta Vincento kaj la Batalo apud Trafalgar.
El sia estado ĉe la Ter-Armeo de Hispanio li estas konata pro sia partopreno en la militoj de sendependeco de Venezuelo kaj Kolombio kiel estro de la armeoj kiuj devis nuligi la ribelon. Menciindas la Sieĝo al Kartaĥeno de Indias en 1815 kaj la postaj militagadoj kiuj faligis la ĵus kreitan ŝtaton de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado kaj permesis la restarigon de la Vicreĝlando. En Venezuelo sukcesis haltigi la avancon de Simón Bolívar al Karakaso post venko en la dua batalo de La Puerta (1818). Poste oni subskribis pactraktaton kaj oni nuligis la mortomiliton dekretita de Bolívar.
Li elstaris antaŭe ankaŭ ĉe la Milito de Hispana Sendependiĝo en bataloj tiom gravaj kiom tiuj de Bailén (la unua napoleona malvenko) kaj tiu de Vitoria (kiu neprigis la retiriĝon de la francaj trupoj el Hispanio) aŭ en tiu de Puentesampayo, kie li respondecis pri la estreco de la armeo kiu venkis super la Marŝalo Ney kaj devigis la francan armeon foriri el Galegio.