Pablo Muñoz de la Morena y Martínez-Zarco (El Toboso, 1769 – Alcañices, 1848) estis hispana militisto de la jarcentoj 18a-19a. Luktis en militoj kontraŭ Francio (1793-1795) kaj Portugalio (1801), kaj ĉefe en la Milito de Hispana Sendependo. Atingis la rangon de leŭtenanto en la regimentoj de kavalerio de Dragones de Lusitania kaj de provincaj milicoj de Alcázar de San Juan. Li elstaris en la konkero de la kastelo de Montesquieu-des-Albères (1793), la batalo de Mengíbar (1808) kaj la sieĝo de Valencio (1811). Li estis premiota de la reĝo Ferdinando la 7-a.