La Pacifika jardeka oscilado (PJO) estas modelo de klimata varieblo en Pacifiko kiu ŝanĝas laŭ fazoj de almenaŭ inter-jardeka skalo, kutime ĉirkaŭ 20 al 30 jaroj. La PDO estas detektata kiel varma aŭ malvarma surfaca akvo en la Pacifika Oceano, norde de 20° N. Dum "varma", aŭ "pozitiva", fazo, la okcidenta Pacifiko iĝas malvarma kaj parto de la orienta oceano varmiĝas; dum "malvarma" aŭ "negativa" fazo, okazas la mala modelo.
La Pacifika jardeka oscilado ricevis sian nomon el Steven R. Hare, kiu konstatis ĝin dum studado de la produktado de salmo kaj ties rezultoj en 1997.[1]
La ĝisnuna hipotezo estas, ke la PDO estas kaŭzata de "bruna bruo" el El-Ninjo (ENSO) kombine kun stokastika atmosfera efiko.[2]
La sekvenco de la PJO estis rekonstruita ĝis 1661 pere de arbo-ringaj kronologioj en Baja California area.[3]