Paedophilia : The Radical Case | |
---|---|
Origine | Paedophilia : The Radical Case |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tom O'Carroll |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1980 |
Loko | Londono |
Eldoninto | Peter Owen |
Eldonejo | Peter Owen Publishers |
Trajtoj | |
Paĝoj | 284 |
ISBN | 0 7206 0546 6 |
Ĝenro | eseo |
Paedophilia : The Radical Case ("Pedofilio: La radikala kazo") estas eseo pri pedofilio aperinta en 1980, verkita de la pedofilia aktivulo kun duobla ŝtataneco irlanda kaj brita[1] Tom O'Carroll, prezidinto de la asocio Paedophile Information Exchange. Ĝi eksplicite defendas la normaligon de konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj.
Tom O'Carroll baziĝas sur la studoj de Sigmund Freud pri la infana sekseco por defendi la ideon, ke la infanoj kaj adoleskantoj povas deziri, konsenti kaj ĝui seksrilatojn kun plenkreskuloj.[2] La aŭtoro eksplikas, ke ĉiu etapo de seksrilato inter plenkreskulo kaj infano povas esti "intertraktita" per "spuroj kaj signoj, parolaj kaj ne parolaj, tiamaniere ke ĉiu parto indikas al la alia tion, kion ĝi konsentas aŭ ne".[3] Rilate al la supozata "naiveco" de la infanoj pri sekso, O'Carroll asertas, ke ĝi estas kontraŭvola konsekvenco de la misinformado pri sekseco al kiu ili estas elmetitaj.
La libro montras plurajn kazojn de infanoj kiuj havis seksrilatojn kun plenkreskuloj, kun la celo pruvi, ke la neplenkreskuloj spertis ilin kiel pozitivaj ĝis interveno de la leĝo, momento ekde kiam ili iĝis malagrablaj pro la psikologia premo al kiu ili estis submetitaj de la jura maŝino.[4]