Pajares de la Lampreana

Pajares de la Lampreana
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49142
Demografio
Loĝantaro 297  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 5° 42′ U (mapo)41.715277777778-5.6933333333333Koordinatoj: 41° 43′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 694 m [+]
Areo 27,99 km² (2 799 ha) [+]
Pajares de la Lampreana (Provinco Zamoro)
Pajares de la Lampreana (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Pajares de la Lampreana
Pajares de la Lampreana (Hispanio)
Pajares de la Lampreana (Hispanio)
DEC
Situo de Pajares de la Lampreana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pajares de la Lampreana [+]
vdr

Pajares de la Lampreana [paĤAres delalampreAna] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Pajares de la Lampreana estas etimologie tradukebla al Pajlstokejoj de la Lampreana, kie Lampreana aludas al areo kie oni bredis petromizojn ("lamprea"). Petromizo aperas en la malsupra duono de la blazono.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Interno de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 298 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fontanillas de Castro, Riego del Camino, Manganeses de la Lampreana, Villarrín de Campos, Villalba de la Lampreana, Piedrahíta de Castro, San Cebrián de Castro, Arquillinos, Moreruela de los Infanzones, Torres del Carrizal kaj Cerecinos del Carrizal.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1185 kaj 1291. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la Mezepoko ĝi apartenis al la Templanoj. Fine de la 15-a jarcento estis konflikto kontraŭ Castrotorafe.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (tritiko) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]