Pajaroncillo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Gasco Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 1° 44′ U (mapo)39.9462593-1.7342922Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 878 m [+] | ||
Areo | 56,91 km² (5 691 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pajaroncillo [paĥaronZIjo] (Birdegeto (tiel); aperas birdetoj en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La censita loĝantaro en 2016 estis de 74 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,3 loĝ/km².
Pajaroncillo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 56,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′47″N 1°44′03″Ok.
Las Corbeteras estas natura pejzaĝo ĉirkaŭita de pinaroj situanta je 2 km, formata de kalkaj rokaroj eroziitaj montrantaj kuriozajn formojn kvazaŭ kamenoj.
Inter civilaj konstruaĵoj elstaras la Ponto de Cristinas, kaj vojodukto kaj gregovojo situanta super la rivero Cabriel, je ĉirkaŭ tri km de la vilaĝo, konstruita en la 16a jarcento: ĝi estas iom ruinigita ĉefe en supra parto (parapeto), kaj tiele pro antikveco, historio kaj beleco ĝi postulas urĝan agadriparon fare de la koncernaj entoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pajaroncillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pajaroncillo kiel oni alvenis al la nunaj 74.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro turisma ruro.