La Pakto de Roerich estas traktato pri la protektado de artaj kaj sciencaj institucioj kaj historiaj monumentoj, subskribita de la reprezentantoj de 21 ŝtatoj en la Blanka Domo la 15-an de aprilo 1935. Ekde la 1-a de januaro 1990, la Roerich-pakto estis ratifita de dek landoj : Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kubo, Dominika Respubliko, Salvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Usono kaj Venezuelo. Ĝi estis aprobita la 26-an de aŭgusto 1935. La registaro de Barato aprobis la Traktaton en 1948, sed ne prenis ajnan pluan formalan agadon.
La Roerich-Pakto estas ankaŭ konata kiel Pax Cultura ("Kultura Paco" aŭ "Paco tra Kulturo"). La plej grava parto de la Roerich-Pakto estas la laŭleĝa rekono ke la protektado de kulturo estas ĉiam pli grava ol ajna militista neceso.
Rusa pentristo kaj filozofo Nikolao Roerich (1874-1947) komencis la modernan movadon por la defendo de kulturaj objektoj por “Paco de Civilizacioj”.
Nikolao Roerich naskiĝis la 9-an de oktobro 1874 en Sankt-Petersburgo. Unu el siaj pentraĵoj estis aĉetita de Nikolao II de Rusio.
La Roerich-Pakto estis la bazo por la “Internacia Konvencio por la Protekto de Kulturaj Valoroj okaze de Armita Konflikto” (Unuiĝintaj Nacioj), subskribita en 1954. Sed ne ĉiuj ideoj de la Roerich-Pakto estas plene implementiaj en internacia juro, precipe tiu rilate al prefero de la konservo de kulturaj valoroj super militista neceso.
La Roerich-Pakto proponis flagon por identigi protektitajn objektojn, nome 'la standardo de paco', kiu estis blanka tuko enhavanta ruĝan ringon kaj tri ruĝaj cirkloj en ĝi. La signo simbolis unuecon de la pasinto, nuntempo kaj estonto en la ringo de eterneco. Ideoj de la Pakto kaj ĝia emblemo videblas en la pentroarto de Nikolao Roerich.