Palaco Infantado | ||
---|---|---|
Palaco | ||
palaco, monumento [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio-La Manĉo | |
Situo | Guadalajara | |
- koordinatoj | 40° 38′ 9″ N, 3° 10′ 7″ U (mapo)40.635933333333-3.1687416666667Koordinatoj: 40° 38′ 9″ N, 3° 10′ 7″ U (mapo) | |
Palaco Infantado | ||
Vikimedia Komunejo: Palacio del Infantado, Guadalajara [+] | ||
La palaco de la Dukoj de Infantado estas palaco de stilo izabela gotiko kun elementoj renesancaj situanta en Guadalajara (Hispanio) kaj kiu estis konstruigita de Íñigo López de Mendoza y Luna, dua duko de Infantado, fine de la 15a jarcento.
La palaco de Infantado estas situanta en la sama loko kiun okupis la "casas principales" (ĉefdomoj) de don Pedro González, unua Mendoza el la regiono. Ĉirkaŭ 1480 la dua Duko de Infantado, Íñigo López de Mendoza y Luna, malkonstruis la antikvajn domojn de la familio kaj decidis konstrui novan palacon. En 1483 oni finigis la fasadon, tuj poste la korton kaj fine de la jarcento la palaco jam estis kompletigita en sia baza strukturo. Fine de la 15a jarcento la monumento jam montris sian plejan hegemonion pri gotika arto, kasonaroj kaj riĉoj.
En 1560 edziĝis en tiu palaco la reĝo de Hispanio Filipo la 2-a kun Isabel de Valois.