Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Kolombio. Por antikva ruina urbo rigardu la paĝon Palmira. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palmyra (apartigilo). |
Palmira | |||
---|---|---|---|
municipo de Kolombio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 358 895 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 320 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 32′ N, 76° 18′ U (mapo)3.5347222222222-76.295555555556Koordinatoj: 3° 32′ N, 76° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 001 m [+] | ||
Areo | 1123 km² ( 112 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palmira, Valle del Cauca [+] | |||
Palmira estas urbego, diocezo kaj tre signifa universitata urbo en Kolombio, en departemento Valo de Kaŭko.
Palmira troviĝas sur altebenaĵo en valo de rivero en la sudokcidenta parto de la lando. Santiago de Cali troviĝas 27 km.
Palmira estis fondita en 1688, laŭ alia informo en 1813 laŭ tiama nomo Villa de las Palmas. En 1911 oni entreprenis konstruon de la vojo tra la kanjono, sed ĝi estis neniam kompletigita. La urbo longe estis grava agrikultura kaj brutara centro.
Palmira estas "agrikultura ĉefurbo de Kolombio". Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo tabakojn, kafojn, sukerkanojn, rizojn, maizojn kaj grenojn. La forbruligo de la rubkano estas ĉeffonto de la aerpoluo en la urbego.
En Palmira la averaĝa temperaturo estas 23 °C.
Palmira estas atingebla laŭ ŝoseoj (eĉ trairas Tut-Amerika Ŝoseo), fervojoj, krome internacia flughaveno funkcias. La flughaveno estas apartenaĵo de Santiago de Cali, tamen en proksimeco de Palmira situas. La plej ofta metodo de la civitanoj por trafiki enurbe estas la biciklo kaj motorciklo. Blankaj armeaj ĉaroj funkcias por turistoj.
Palmira estas konata pri siaj parkoj. Signifa vidindaĵo estas la katedralo.