Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Pamanzi. |
Pamandzi | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio (2011–) vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Majoto | ||
INSEE kodo | 97615 [+] | ||
Poŝtkodo | 97615 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 442 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 2 699 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 48′ S, 45° 16′ O (mapo)-12.79888888888945.274722222222Koordinatoj: 12° 48′ S, 45° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 4,24 km² ( 424 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pamandzi [+] | |||
Pamandzi estas franca komunumo en la transmara departemento kaj regiono Majoto (france Mayotte), transmara departemento de Francio en la Hinda Oceano ĉe la norda rando de Mozambika Kanalo, kiu dividas Madagaskaron de la kontinenta parto de Afriko. Ĝi situas sur la suda parto de la insulo Pamanzi (Petite-Terre), la pli eta el la du loĝataj insuloj de Majoto. Kun la komunumo Dzaoudzi, ĝi estas unu el la du solaj komunumoj sur ĉi tiu insulo.
En 2017, la urbo havis 11 442 loĝantojn[1], kio igas ĝin la sepa plej granda urbo en Majoto. La loĝantoj vivas sur areo de 4,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 699 loĝantoj/km². Kiel la tuta departemento, la komunumo ekde la komenco de 2014 apartenas al la Eŭropa Unio, sed ne al la tielnomata ŝengena zono.
Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Pamandziens.
Pamandzi situas sude de Dzaoudzi en la sudo de la insulo Pamanzi kaj estas la kvara plej granda urbo en la departemento[2]. La insulo estas parto de la insularo Komoroj, kiu troviĝas ĉe la norda fino de la Mozambika Kanalo en la Hinda Oceano.
Pamandzi estas la naskiĝloko de Zéna M'Déré (1917-1999), ŝi estris armeon de Tiklantinoj, kiuj batalis por ke Majoto restu franca.