Pandesal, tio esas salpano, estas esprimio uzata por du tipoj de pano, ambaŭ el hispana influo.
En Filipinoj, la salpano estas rondoforma pano kiun oni manĝas ĉefe por la matenmanĝo.[1][2] Ĝi estas farita el faruno, ovoj, lardo, gipso, sukero kaj salo. Ĝi havas molan teksturon kaj pulveca kaj oni manĝas havanta diversajn farĉaĵojn. Ĝin oni manĝas ankaŭ kun kafo aŭ varma ĉokolado. Spite sian nomon, ĝi havas iom dolĉan guston. La salpano estas tre populara en Filipinoj.
En Meksiko, el pan de sal estas pano kies pasto ne enhavas sukeron, male al dolĉa pano. Kelkaj meksikaj salpanoj estas "bolillo", "telera" (neniu rilato al telero), "bazo", "birote", "miĉa" aŭ "cemita".[3] Inter la multaj variaĵoj la plej oftas estas tiuj de integra tritikfaruno kaj tiuj kun sezamo.