![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pangasius pangasius Hamilton, 1822 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La pangazio (Pangasius pangasius) estas fiŝo el la familio de la Pangazedoj (Pangasiidae) kaj tial apartenas al la ordo de la Siluroformaj (Siluriformes). La fiŝo povas atingi longon de 300 cm.
La pangazio vivas en sensala kaj saleta akvo. La fiŝo preferas tropikan klimaton. La disvastiĝa areo estas limigita al Azio. La profundodisvastiĝo estas 0 ĝis 50 m sub la akvonivelo.
La pangazio estas por la profesia fiŝkaptado de konsiderinda graveco. Hokfiŝantoj malmulte ĉasas la fiŝon.
Hodiaŭ la fiŝo estas kultivata, antaŭ ĉio en la vjetnama mekongodelto. Pangazio estas bona alternativo por endanĝerigitaj fiŝospecioj kiel moruo kaj havas mildan guston.