Paolo Monti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1908 en Novaro |
Morto | 29-an de novembro 1982 (74-jaraĝa) en Milano |
Tombo | Anzola d'Ossola |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1982) Reĝlando Italio (1908–1946) |
Alma mater | Universitato Bocconi - ekonomiko (–1930) |
Familio | |
Patro | Romeo Monti (en) |
Okupo | |
Okupo | fotisto |
Paolo MONTI (n. la 11-an de aŭgusto 1908, m. la 29-an de novembro 1982)[1] estis itala fotisto, konsiderata unu el la plej grandaj el Italio.[2][3] Li estas konata pro sia fotarto pri arkitekturo.[4]
Ekkariere, Monti eksperimentis per abstraktismo same kiel per efektoj kiaj movo kaj difrakto. En 1953, li iĝis profesia fotisto. Li laboris ĉefe por arkitekturaj reproduktoj kiuj estis uzitaj de eldonistoj de gazetoj kaj libroj por ilustraĵoj. Starte el 1966, Monti katalogis historiajn centrojn de italaj urboj.[3]
Li helpis fondi la klubon La Gondola en 1947 kiu baldaŭ iĝis grava trajto de la internacia avangarda fotomovado. En 1953 Monti iĝis profesia fotisto, kiu laboris ĉefe por gazetoj en la fakoj de arkitekturo kaj desegno. Li helpis ilustri ĉirkaŭ 200 volumojn pri urboj kaj regionoj, arkitektoj kaj artistoj.[5]
Starte el ĉirkaŭ 1965 li fotis ilustraĵojn por historio de la itala literaturo kaj ankaŭ valojn de Apeninoj kiel tiuj de la regiono Emilia-Romagna. Poste lia fotaro rilatis al la historio de la italan arto ĝenerale. Ekde 1980 li koncentriĝis en fotarte dokumenti la heredon de Novara,[1] Lago Orta kaj la Valo de Ossola.[5] Pro tiu laboro, en 1981 li ricevis la tutlandan premion Umberto Zanotti Bianco. Monti mortis en Milano la 29-an de novembro 1982.[1]
La verkaro de Monti estas ekspoziciata en la jena permanenta kolekto: