Anoj de la movado de papa vakado[1] (itale: sedevacantismo) estas konvinkitaj, ke ekde la morto de Pio la 12-a (1958) respektive de Johano la 23-a (1963) ne plu sidas vera posteulo de Sankta Petro sur la papa trono, do ke temas jam longe pri vaka seĝo. Apologiisto estis la germana kulturfilozofo Gerd-Klaus Kaltenbrunner; grava organo estis en Germanlingvio SAKA-Informationen.
En aŭgusto 1971 publikigis la meksika teologo Joaquín Sáenz y Arriaga la verkon La nueva iglesia montiniana, kie li konkludis ke Montini (=papo Paŭlo la 6-a) fondis novan religion. La episkopoj de lia lando ekskomunikis lin en januaro 1972. En 1973 li verkis Sede Vacante: Paulo VI no es Papa legítimo kun argumentoj pri laŭdiraj herezoj de Montini; referencis li la buleon Cum ex apostolatus officio de Paŭlo la 4-a.
La argumento-ĉeno tiaj katolikoj iel jenas:
Laŭ la movadanoj perdas papo sian oficon pro morto, abdiko, mensa handikapeco aŭ herezo. Papo troviĝante en herezio aŭtomate ekskomunikiĝus.[2] Kontraŭe, anoj de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a ja agnoskas la papecon de Francisko.[3]
Kelkaj personoj ricevis, memkompreneble sen permeso de la Sankta Seĝo, konsekron episkopan fare de la arkiepiskopo de Hue, Pierre Martin Ngo Dinh Thuc: Clemente Domínguez y Gómez en 1976 kaj Michel-Louis Guérard des Lauriers en 1981.
Tiel konsekritaj pseudo-episkopoj mem estigis diversajn grupojn, jene: