Papamobilo (Papa aŭtomobilo) (latine Patro + moviĝo) signifas tiun veturilon, kiun la papo Johano Paŭlo la 2-a uzis dum siaj multaj publikaj aperoj.
Papamobilo estas specife trakonstruita diversa aŭtomobilmarko, kiu havas plej ofte tri gravajn proprecojn kune:
Oni elektas kiel bazon por Papamobilo malpezajn ajngrundajn aŭtomobilojn, et-ŝarĝaŭton, etbuson kaj ankaŭ pezajn limuzinojn.
La Papamobilo estas novigo dum pontifiko de Johano Paŭlo la 2-a.
Lia antaŭulo apenaŭ havis kontakton al publiko kaj apenaŭ faris mondan vojaĝon. Se ili montris sin publike, tiem en la tradicia Sedia gestatoria, kvankam ili posedis jam aŭtojn jam ekde la papo Pio la 9-a, kiuj havis ne la tipan konstruformon kaj oni ne nomis ilin Papamobilo, sed estis nur tipa regna kaleŝo.
Dum la 104 oficialaj eksterlandaj vojaĝoj de Johano Paŭlo de la 2-a, la uzitaj Papamobiloj restis en la vojaĝ-cela lando kaj estis denove uzitaj dum la sekva vizito. La meksika Papamobilo estis okaze de la entombigo de Papo denove reaktivita kaj montrita publike.
La unue uzita Papamobilo estis konstruita por la vojaĝo en 1979 al Pollando kaj por tio la bazo estis la etkamiono de la pola marko Star el la urbo Starachowice.