Papar (islande "patroj" aŭ "papoj") estis grupoj de monaĥoj el Irlando aŭ Skotlando, kiuj laŭdire loĝis en pli nordaj insuloj en frua mezepoko. Laŭ la Íslendingabók verkita en la 12-a jarcento, papar loĝis en Islando kiam la unuaj setlantoj alvenis el Skandinavio en 874. Ilin mencias fruaj informfontoj ankaŭ pri Feroa, Orkada, Ŝetlanda, kaj Hebrida insularoj, kaj fruaj irlandaj verkoj mencias monaĥojn migrintajn al la norda insuloj.