MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
PAPIRUSOJ | |
“PAPIRUSO 66 aŭ Bodmer II” | |
nomo = papiruso | |
numero = 66 | |
simbolo = 66 | |
teksto = evangelio laŭ Johano 1:1-6:11; 6:35-14:26,29-30; 15:2-26; 16:2-4,6-7; 16:10-20:20,22-23; 20:25-21:9,12,17 | |
datado = 200 ĉirkaŭ | |
lingvo = greka | |
malkovro = ĉe Jabal Abu Mana (Egiptio) | |
konservado = ĉe Biblioteko Bodmera de la Fondaĵo Martin Bodmer | |
dimensioj = 39 folioj; 14.2×16.2 cm; 15-25 linioj ĉiupaĝe | |
tipo = libera teksto | |
kategorio = I | |
mano = skribisto, precipa revizoro, akcesora korektisto | |
noto = Tre simila al Papiruso 75 75, al Vatikana Kodekso B, al Oncialo 0162; ĝi mankas je la perikopo de la Virino Adulta |
La Papiruso 66 (66), konata ankaŭ kiel Papiruso Bodmer II, estas antikva papiruso de la Nova Testamento, entenanta preskaŭ tutan la Evangelion laŭ Johano en la greka lingvo.
La manuskripto entenas la «Johanajn» 1:1-6:11, 6:35b-14:26, 29-30; 15:2-26; 16:2-4, 6-7; 16:10-20:20, 22-23; 20:25-21:9, 12, 17. Temas pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento ĝis nun konataj, kiu paleografie datiĝas je la jaro 200 ĉirkaŭ. [1]
Ĝi estis «elfosita» en 1952 en Jabal Abu Mana najbare de Dishna (Egiptio),[2] kaj publikigita en 1956; krome ĝi estis la plej grava novtestamenta manuskripto publikigita post aperigo de Papirusoj Chester Beatty, konigitaj en 1933 1934. [3]
Konservita ĉe la Biblioteko Bodmera de Ĝenevo, ĝi estas formita per 39 folioj, nome 78 folioj (frontaj+dorsaj) kun dimensioj de 142 mm x 162 mm, kun 15-25 linioj sur ĉiu folio.
Kiel la aliaj du novtestamentaj Johanaj papirusoj nin atingintaj (45 kaj 75), 66 ĝi mankas je la perikopo de Virino Adulta (8,1-11).[4] atestante tiel la mankon de la sama teksto en la plej antikvaj johanaj manuskriptoj. Krome ĝi uzas laŭregule la sanktajn nomojn.
Laŭ ĵusaj studoj de papirusologoj Karyn Berner[5] kaj Philip Comfort,[6] evidentas ke 66 estas laboro de tri skribistoj: la unua profesiisto, unu korektanto harfendema kaj fine alia korektanto malpli akra.
La karaktroj de la greko de tiu teksto estas konfekciita laŭ la Teksta tipo aleksandria. Kurt Aland ĝin konsideris «libera teksto» kaj ĝin enŝovis en sian kategorion I.[7]
En Johano1:15 ο οπισω ] ο πισω, la lego estas subtenata ĉe Kodekso Sangalla kaj ĉe la Minusklo 1646;[8]
En Johano 13:5 troviĝas la unika teksta varianto ποδονιπτηρα anstataŭ νιπτηρα. En 13:7 markiĝas αρ anstataŭ αρτι.
Teksto de Joh 19,6 kun traduko al la hispana.