La Pardiraloj (laŭ la latina scienca nomo Pardirallus) estas birdogenro de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi enhavas tri speciojn indiĝenajn de marĉaj areoj de Suda, Centra Ameriko kaj Karibio, kvankam fosilia pruvaro indikas, ke ili iam havis teritoriojn pli norden ĝis tio kio estas nun Idaho.[1] Ili estas 25–38 cm longaj kaj havas longajn verdecajn bekojn kaj ruĝecajn krurojn. La Makula pardiralo estas nigrec-bruna kun blankaj markoj dum la aliaj du specioj estas brunaj supre kaj malhelgrizaj sube.[1]
La genro Pardirallus estis starigita de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte en 1856 kun la Makula pardiralo (Pardirallus maculatus) kiel la tipa specio.[2][3] La genronomo kombinas la grekan vorton pardos kun la signifo "leopardo" kun la genro Rallus.[4]
La genro enhavas tri speciojn, nome la jenaj:[5]
- Makula pardiralo, Pardirallus maculatus (Boddaert, 1783); Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kajmanoj, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Dominika Respubliko, Ekvadoro, Salvadoro, Franca Gujano, Gujano, Jamajko, Meksiko, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, Venezuelo, kaj eble Honduro.
- Nigra pardiralo, Pardirallus nigricans (Swainson, 1838); pli suda: nordorienta Brazilo suden ĝis sudorienta Brazilo kaj okcidenten ĝis norda Argentino kaj orienta Paragvajo.
- Plumbogriza pardiralo, Pardirallus sanguinolentus (Loddiges, 1832); pli suda: Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo, kaj estas vaganto en Malvinojn.
- ↑ 1,0 1,1 Taylor, Barry & Ber van Perlo. (1998) Rails: A Guide to the Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. Sussex: Pica Press.
- ↑ (1856) “Excusion dans les divers Musées d'Allemagne, de Hollande et de Belgique (suite)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 43, p. 593–601 [599].
- ↑ (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 18a de Julio 2019 .
- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.