Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Paredes kaj Paredes (stacidomo). |
Paredes | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4580 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 86 854 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 554 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 12′ N, 8° 20′ U (mapo)41.2-8.3333333333333Koordinatoj: 41° 12′ N, 8° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 156,76 km² (15 676 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Paredes [+] | |||||
Paredes estas portugala urbo situanta en la subregiono de la Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.
Ĝi estas la sidejo de la municipo Paredes, kiu havas totalan areon de 156,76 km², 84 354 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 538 loĝantoj po km², subdividita en 18 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipoj Paços de Ferreira kaj Lousada, en la sudo Gondomar, en la oriento Penafiel kaj en la okcidento Valongo.
La municipo havas la jenajn fregeziojn:
Estis loĝado jam en prahistoriaj kaj romiaj epokoj; poste venis ĝermanoj kaj islamanoj. Konkero fare de kristanoj okazis ĉirkaŭ la jaro 999. La aktuala municipo Paredes kuŝas sur la teritorio de iama municipo Aguiar de Sousa, kiu aperis kiel loĝklopodo de la Valo Sousa, kreita meze de la 12-a jarcento. Tial ĝi aperis en la "Inquirições" de 1258 menditaj de la reĝo Afonso la 3-a. [1] Tie oni referencis ankaŭ kelkajn de la nuntempaj fregezioj de la municipo Paredes, tiam apartenantaj al Aguiar de Sousa: nome Estremir, Crestelo, Vilela, Bendoma, Ceti, Gondalães, Veiri kaj Gandera. Aguiar de Sousa ricevis foruon en 1269, kiun konfirmis en 1411 la reĝo Johano la 1-a kaj Manuelo la 1-a en 1513. Tiuepoke ankaŭ Baltar ricevis privilegiojn.
El la 16-a jarcento Paredes iĝis ĉefurbo de la municipo Aguiar de Sousa, superinte la loĝantaron de Aguiar de Sousa. Tio utilis por la formado de la municipo Paredes dum la reorganizado de la administracia divifo promociita de Passos Manuel, en 1836, en kiu oni nuligis 498 municipojn, inter kiuj estis Baltar, Louredo kaj Sobrosa kaj oni kreis la municipon Paredes, kiu ne retenis la 48 fregesiojn de la nuligita municipo de Aguiar de Sousa, ĉar 25 distribuiĝis inter Gondomar, Lousada, Valongo kaj Paços de Ferreira, dum la municipon Paredes konstituis 23 de la 24 fregesioj kiuj estis ĝis 2013. En 1855, kreiĝis la fregezio Recarei, el kelkaj loĝlokoj de la fregezio Sobreira. Laŭ tiu kompono, Paredes iĝis "vila" (urbeto) la 7an de februaro 1844, fare de dokumento de Maria la 2-a.
Paredes havas grandan tradicion en industrio de mebloj, kun ĉirkaŭ 30% de la landa produktado.[2] Tiu tradicio de transformado de ligno startis meze de la 19-a jarcento, rilate al la abunda forstado kun diversaj specioj kiuj havigis la necesan krudmaterialon. Tiukadre kreiĝis hidraŭlikaj maŝinoj por segado, laŭlonge de la fluejoj kaj tra la tuta municipo. En la 20-a jarcento aperis la vaporaj segejoj kaj post la instalado de la elektra energio svarmis segejoj tra la tuta municipo, kaj ĉefe norde.
Tiukadre la meblofarado hegemoniis, pasante el generacio al generacio. Unue el ĉefaj karakteroj estis ĝia familiaj trajtoj, ĉar oni laboris ĉefe en hejmaj atelieroj teretaĝe, kie viroj laboris, dum virinoj ĉefe distribuis la mendaĵojn al klientoj, foje kunportante ili perpiede ĝis la fervoja stacio kaj eĉ al centroj kiel Porto, Valongo ktp. Resendo de kapitaloj el migrantoj al Brazilo helpis en la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento la disvolviĝon de tiu industrio, per rekta investado (konstruado de la unua fabriko eo la municipo, nome “A Boa Nova” en Vilela), la mendado de meblaro al lokaj produktantoj kaj certe per la influo de krudmaterialo kaj ligno venita de Brazilo kio inspiris meblofaristojn.
El la 20a de Junio 1991, Paredes ascendis al la kategorio cidade (urbo). La 26an de Aŭgusto 2003, same faris la fregeziojn Lordelo kaj Rebordosa. Same Gandra kun speciala statuso kiel grava universitata centro. La municipo Paredes enhavas tial kvar urbojn. La 30an de Septembro 2013 la municipo eniris en la Metropola Areo de Porto. Fakte la proksimeco al la grandurbo Porto rezultis en kresko de la loĝantaro el ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento al pli ol 80 000 en la fino, tio estas kvarobliĝis la loĝantaro.