Pariĝada memmontrado | ||
---|---|---|
interhoma rilato deadband (en) | ||
socia konduto • rito • ceremonio | ||
Antaŭe | Rendevuado • amindumo vd | |
Poste | fianĉiĝo vd | |
Pariĝada memmontrado, Pariĝada ceremonio, Ceremonia memmontrado aŭ Ceremonia pariĝado estas speciala, foje riteca, serio de kutimaroj kiujn kelkaj animaloj plenumas kiel parto de pariĝado. Pariĝadaj kutimoj povas inkludi specialajn alvokojn, sintenojn kaj movojn, kaj povas postuli specialan plumaron, brilan koloraron aŭ alian ornamon. Bona ekzemplo estas la 'danco' plenumata de maskloj de paradizbirdoj. Tia kutimaro havas multajn celojn, sed la unua kaj ĉefa estas identigi la specion de la animalo plenumanta la memmontradon, kaj tiele eviti biologian perdon per pariĝado inter diferencaj specioj. Ekzemple ĉiu el la britaj specioj de paruoj plenumas karakteran memmontradon kiu distingas ilin disde la aliuloj: nome la Granda paruo ŝvelas sian bruston por montri sian nigran strion, la Tufparuo levas sian kreston, dum la Barboparuo ŝvelas siajn nigrajn vangomarkojn.[1]