La Parolado pri la stato de la Unio (angle State of the Union address) estas jara okazaĵo, en kiu la prezidanto de Usono prezentas sian programon por la pasanta jaro. Tiu parolado estas dirata en Vaŝingtono en la Kapitolo, kie la du ĉambroj (la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato) estas kunvenintaj.
La plej freŝa parolado okazis la 25-an de Januaro 2011. Kiel ĉiujare, ĝi estas rekte dissendata per televido kaj radio.
George Washington diris la unuan paroladon pri la stato de la Unio la 8-an de januaro 1790 en Novjorko, kiu tiam estis la ĉefurbo. En 1801, Thomas Jefferson ĉesigis tiun kutimon ne mem dirante la paroladon, opiniante ke tio tro aspektis kiel monarkio (simila al la parolado de la Trono).
La prezidanto ne povas eniri la Kongreson sen ties eksplicita permeso, tio estas do escepta okazo rekte alparoli ĝin, kio okazas ĉiujare.
La Sergeant at Arms ceremonie anoncas la eniron de la prezidanto, kriante
|
(eo: Sinjoro/aŭ sinjorino la Prezidanto de la Ĉambro de la Reprezentantoj de Usono, la Prezidanto de Usono!).
En sia parolado, la prezidanto prezentas laŭ tradicia maniero la farojn de la administracioj dum la antaŭa jaro kaj la programon por la sekvanta jaro.
Tiu parolado estas okazo por la plenuma povo detaligi la ĝeneralan kadron de ĝia politiko. Iuj esprimoj, kiuj markis, estis lanĉitaj en la paroladoj pri la stato de la Unio.