Paroladskribisto estas fantoma verkisto, kiu estas specialigita verki paroladojn por aliaj personoj.
Paroladskribistoj ekzistas jam de li ol du mil jaroj. En la antikva Grekio la t.n. logografoj havis gravan funkcion kiel verkistoj de paroloj antaŭ tribunalo. Hodiaŭ oni devas pagi por ekonomia parolado inter 1.500 eŭroj (simpla kaj mallonga prelego) kaj 50.000 eŭroj (festparolado de konzerno).