Paroĥa lernejo

Paroĥa lernejo estas privata baz- aŭ mezlernejo filiigita kun religia organizo kaj kies instruplano inkluzivas ĝeneralan religian edukadon krom laikaj temoj, kiel scienco, matematiko kaj lingvaj artoj. La vorto "paroĥa" venas de la sama radiko kiel "paroko" kaj paroĥaj lernejoj estis originale la eduka alo de la loka paroka preĝejo. Kristanaj paroĥaj lernejoj estas ofte nomitaj "preĝejaj lernejoj" aŭ "kristanaj lernejoj".

Krom lernejoj administrataj de kristanaj organizoj, estas ankaŭ religiaj lernejoj filiigitaj kun judaj, islamaj kaj aliaj grupoj. Ĉi tiuj, tamen, ne estas tiom ofte nomitaj "paroĥaj" pro historia asocio de la termino kun kristanaj parokoj.

Usono kaj Kanado

[redakti | redakti fonton]

La evoluado de la nordamerika katolika paroĥa lerneja sistemo povas esti disigita en tri fazoj. Dum la unua (1750–1870), paroĥaj lernejoj aperis kiel ad hoc klopodoj de parokoj kaj la plej multo da katolikaj infanoj ĉeestis publikajn lernejojn. Dum la dua periodo (1870–1910), la katolika hierarkio faris bazan sindevontigon al aparta katolika lerneja sistemo. Ĉi tiuj paroĥaj lernejoj, kiel la grandurbaj parokoj ĉirkaŭ ili, ofte estis etne homogenaj; tio signifas, ke germana infano ne estu sendita al irlanda lernejo nek inverse nek litova lernanto al ili. Instruo en la lingvo de la malnova lando estis ofta. En la tria periodo (1910–1945), katolika edukado estis modernigita kaj modeligita de la publikaj lernejaj sistemoj kaj tiel etneco estis malzorgata en multaj areoj. En urboj kun grandaj katolikaj loĝantaroj (kiel Ĉikago kaj Bostono) estis fluo de instruistoj, administrantoj kaj studentoj de unu sistemo al la alia.[1]

Krom la katolikoj, ankaŭ la germanaj luteranoj kaj kalvinismaj nederlandanoj komencis paroĥajn lernejojn, kiel faris ortodoksaj judoj.

Ekde 1876, tridek naŭ statoj (de la 50 en tuto) aprobis konstituciajn ŝanĝojn al iliaj ŝtataj konstitucioj, nomataj "Blaine Ŝanĝoj," malpermesante impostan monon uzitan por financi paroĥajn lernejojn. En 2002, la Supera Kortumo de Usono konfirmis Ohian leĝon permesanta helpon sub specifaj cirkonstancoj.

Filipinoj

[redakti | redakti fonton]

Ekde la hispana epoko, lernejoj estis tradicie administrata de la katolika eklezio kaj ties filiigitaj religiaj institutoj (kiel la Jezuitoj). Nuntempe, paroĥaj lernejoj estas administrataj de lokanoj, teritoriaj parokoj dum katolikaj lernejoj estas administritaj de diocezoj aŭ religiaj institutoj.

En Barato, katolikaj edukaj institucioj estas la dua en nombro malantaŭ registaraj lernejoj kun 14 539 instancoj laŭ konto. Dum la lernejoj estas decentre spuritaj de la katolika Episkopa Konsilio de Barato, ili estas kontrolitaj de la diocezo en kiu ili troviĝas. Estas 13 004 primaraj kaj duarangaj katolikaj lernejoj, 243 specialaj lernejoj, 448 katolikaj altlernejoj kaj 534 teknikaj institucioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lazerson (1977)

Bibliotekoj

[redakti | redakti fonton]
  • Lazerson, Marvin. "Understanding American Catholic Educational History," History of Education Quarterly 1977 17(3): 297-317 in JSTOR