Partenope | |
---|---|
drama muzika verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 18-a jarcento |
Ĝenro | serioza opero |
Partenope ("Parthenope", HWV 27) estas opero de George Frideric Handel, premierita en la King's Theatre en Londono la 24an de februaro 1730. Kvankam sekvante la strukturon kaj formojn de serioza opero, la verko estas bonhumora laŭ karaktero kaj malpeza laŭ muziko, kun intrigo kiu miksas amaferajn komplikojn kaj seksan konfuzon. Ĝi estis sukceso de publiko tiam en la originala produktado sed poste neludita dum multaj jaroj, tamen "Partenope" estas nuntempe ofte vidita en la tutmondaj operejoj.
Partenope, reĝino kaj fondinto de Napolo estas amata de Arsace de Korinto kaj de Armindo de Rodiso. Rosmira estas abandonita amatino de Arsace kaj venas maskita kiel princo; Arsace malkaŝas ŝin, sed promesas ne malkovri ŝian sekreton. Rosmira klopodas, ke la timida Armindo konfesu sian amon al Partenope. Venas nova pretendanto nome Emilio de Kumae, kiu minacas per milito, se li ne estas akceptata kiel edzo. La partopreno de la diversaj roluloj en la batalo komplikigas pli la aferon: Emilio estas venkita. Sed Arsace devas lukti en duelo kontraŭ Rosmira maskita de Eurimene, pri kiu li scias, ke temas pri virino, kiun fakte li amas, sed li promesis ne malkovri ŝian sekreton. Ruze, li proponas, ke oni luktu sen ĉemizo kaj Rosmira devas konfesi, ke li estas virino; ili promesas sin al geedzeco, same kiel Partenope kaj Armindo.