Pastrana | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||||
Komarko | Alkario | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 19100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 891 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 25′ N, 2° 55′ U (mapo)40.417777777778-2.9225Koordinatoj: 40° 25′ N, 2° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 759 m [+] | ||||
Areo | 95,7 km² (9 570 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pastrana [+] | |||||
Pastrana estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 891 loĝantoj sur areo de 95,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pastranenses.
Ĝi estas grava urbo de la komarko Alkario, estis speciale grava inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj estas deklarita Conjunto Histórico-Artístico (Histori-Arta Komplekso) ekde 1966. Elstaras la kapitula kirko, la duka palaco kie loĝis la Princino de Éboli, la Flandraj Murtapisoj de Alfonso la 5-a, kaj la konventoj fonditaj de Santa Teresa de Jesús; ĉio tio formas mezepok-renesancan etoson inter memoroj kaj legendoj kiuj havigis la konsideron de "bildo de la pasinta tempo" en vortoj de la verkisto Camilo José Cela, kiu en sia verko Viaje a la Alcarria diris "...A la mañana siguiente cuando el viajero se asomó a la Plaza de la Hora y entró de verdad para su uso, en Pastrana, la primera sensación que tuvo fue la de encontrarse con una ciudad medieval, una gran ciudad medieval" (Venontmatene kiam la veturanto rigardis al la Placo de la Horo kaj eniris certe al ties uzo en Pastrana, la unua impreso kiun li ekhavis estis kvazaŭ de mezepoka urbo, granda mezepoka urbo).
Pastrana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 755 m super marnivelo; je 45 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj el 95 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°25′04″N 2°55′21″Ok. Najbaras la municipoj Almonacid de Zorita, Zorita de los Canes, Yebra, Escariche, Escopete, Hueva, Valdeconcha, Sayatón kaj Buendía.
Pastrana havas mediteranean klimaton Csa[1] (modera kun seka kaj varma somero) laŭ la klimata klasigo de Köppen.
La romianoj nomis ĝin Paternina. La romia pretoro Tiberio Sempronio Grakĥo detruis la karpetanan citadelon dum la romimperia konkero en la jaro 180 a.K. Post 100 jaroj ĝi estis rekonstruita laŭ ordono de la konsulo Paterno Paterniano, el kiu ĝi havis la nomon de Paternina.
En 1174, la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio donis la tiaman domaron Pastrana, kun Zorita de los Canes al la Ordeno de Kalatrava, el kiuj ili akiris gravajn privilegiojn. Poste, la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio laŭ propono de la kalatrava superulo donis la privilegion de titolo de Urbeto (urbo)|villa en 1369. Pastrana kreskiĝis ekde tiam malprofite al Zorita.
En 1541, spite fortan kontraŭon de la pastrananoj, kiuj ne deziris perdi la statuson de reĝa posedo, aĉetis la villa al la krono doña Ana de la Cerda, avino de la fama doña Ana de Mendoza de la Cerda, (Princino de Éboli), la fama unuokula princino, kiu edziniĝos al don Ruy Gómez de Silva, reĝa sekretario de Filipo la 2-a, kiuj akiris el la reĝo la titolojn de Dukoj de Pastrana kaj Princoj de Éboli. Pro la duklando ekis brila epoko por Pastrana. La dukoj fondis la Kolegiata kaj helpis Santa Teresa de Jesús fondi du konventojn de senŝuaj karmelanoj en 1569. En 1573 mortiĝis la duko Ruy Gómez, kaj lia vidvino, la Princino de Éboli, decidis monaĥiniĝi en la konvento de la Concepción (Koncipiĝo), kio okazigis nombrajn skandalojn en la monaĥinejo, kio pelis Teresa de Jesús elporti siajn monaĥinojn el la urbeto.
En julio 1579, koninte la reĝo Filipo la 2-a, la intrigojn de la Princino de Éboli kaj de lia sekretario Antonio Pérez, ordonis la enprizonigon de Ana de Mendoza. La Princino de Éboli restis enfermita siajn lastajn jarojn en sia propra Duka Palaco ĝis sia morto en 1592.
En la 18-a jarcento la dukoj translokigis sian rezidejon al Madrido, kaj tiele ekis la dekadenco de la urbeto.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 915 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pastrana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pastrana kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 891 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.