Paul Belloni Du Chaillu | |
---|---|
![]() Paul Belloni Du Chaillu, antaŭ 1903. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1835 en Sankt-Denizo |
Morto | 30-an de aprilo 1903 (67-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Mortokialo | Apopleksio ![]() |
Tombo | Woodlawn Cemetery ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Francio Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo zoologo antropologo verkisto ![]() |
Paulus Belloni Du CHAILLU (naskiĝinta la 31-an de julio 1835 en Parizo, mortinta la 30-an de aprilo 1903 en Sankt-Peterburgo) estis esploristo kaj traafrika vojaĝisto el Franclando.
Estante filo de komercisto aktivinta en Gabono li baldaŭ familiariĝis kun la kutimoj, moroj kaj lingvoj de tiaj afrikaj regionoj. De la jaro 1851-a li faris vojaĝon en la pli centrajn regionojn de Afriko. En 1855, Du Chaillu iris Usonon de kie oni resendis lin al Afriko por trovi la fontojn de la rivero Kongo. Faris la instigon anoj de la Akademio Naturscienca de Filadelfio. Kvar anojn poste li rakontis ĉion en libro; li famiĝis ankaŭ ĉar estis li la unua persono kiu sukcesis transporti vivan gorilon ĝis Eŭropo.
Komence oni apenaŭ kredis la rakontitaĵojn de li. Dum dua vojaĝo inter 1863 kaj 1865 li iris disde la rivero Ogooué ĝis Rembo-Nkomi (12 1/2° de orient.long.) antaŭ oli devi interrompi la projekton kaj reiri al marbordaj regionoj pro tro danĝeraj minacoj fare de lokuloj. Pli malfrue li vivis en Novjorko, vizitis Skandinavion kaj Finnujon kaj troviĝis en Rusujo por fari studojn pri kamparana vivo.
En siaj lastaj verkoj The Vikingage (1889) kaj Ivar the Viking (1893) troviĝas teorioj pruvi la skandinavan originon de la britoj.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Lepsiko 1906, p. 245-246 (tie ĉi interrete)