Pauline Johnson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de marto 1861 en Six Nations of the Grand River First Nation | |
Morto | 7-an de marto 1913 (51-jaraĝa) en Vankuvero | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Mama kancero vd | |
Tombo | Stanley Park Pioneer Cemetery (en) vd | |
Etno | Mohokoj vd | |
Lingvoj | angla • mohoka vd | |
Ŝtataneco | Kanado vd | |
Alma mater | Brantford Collegiate Institute (en) vd | |
Familio | ||
Patro | George Henry Martin Johnson (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Emily Pauline Johnson (konata en Mohoka lingvo kiel Tekahionŭake –prononcite: dageh-eeon-wageh, laŭvorte: 'duobla-vivo')[1] (10a de marto 1861 – 7a de marto 1913), ofte konata kiel E. Pauline Johnson aŭ simple kiel Pauline Johnson, estis verkisto el Kanado kaj spektaklistino populara fine de la 19a jarcento.
La poezio de Johnson estis publikigita en Kanado, Usono kaj Britio. Johnson estis el generacio de amplekse legataj verkistoj kiuj ekdifinis kanadan literaturon. Kvankam ŝia literatura reputacio malpliiĝis post ŝia morto, el la fino de la 20a jarcento, estis renovigita intereso en ŝiaj vivo kaj verkoj. Kompleta kolekto de ŝia konata poezio estis publikigita en 2002.
Johnson elstaris pro siaj poemoj kaj deklamadoj kiuj celebris ŝian heredon el Indianoj; ŝia patro estis herede tribestro de miksa praularo kun irokeza deveno el Haudenosaunee. Ŝi havis ankaŭ anglajn praulojn, ĉar ŝia patrino estis angla enmigrinto.
En 1886 Johnson ricevis mendon komponi poemon por memorigi la inaŭguron en Brantford de statuo honore al Joseph Brant, tribestro Mohaŭka grava dum kaj post la Usona Milito de Sendependeco. Ŝia "Odo al Brant" estis legata en ceremonio la 13an de oktobro antaŭ "la plej granda homamaso kiun la malgranda urbo estis vidinta". Temis pri alvoko al frateco inter indiĝenoj kaj kanadaj blankuloj sub la imperia brita aŭtoritato. La poemo okazigis artikolon en la gazeto "Globe" de Toronto, kio pliigis la intereson por la poezio kaj heredo de Johnson. La impresario Brantford William F. Cockshutt devis legi la poemon en la ceremonio, ĉar Johnson estis tro timida.
Dum la 1880-aj jaroj Johnson konstruis sian reputacion kiel kanada verkisto publikigante regule en gazetoj kiel "Globe", "The Week" kaj "Saturday Night". Post sia unua deklama sezono, ŝi decidis substreki la indianajn aspektojn de sia poezio pere de la uzado de ceremonia indiana vesto. Ŝi vestis ĝin en la unua parto de la spektaklo, kiam oni deklamis siajn dramajn monologojn "indianajn". En la intermezo ŝi ŝanĝis al angla laŭmoda vesto tiel ke en la dua duono ŝi aperis kiel viktoriepoka sinjorino por deklami siajn versojn "anglajn". Tiuj aspektoj de la spektaklo popularigis ŝin.