Paulus Stephanus Cassel | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() germana ĵurnalisto kaj misiisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1821 en Głogów | ||||
Morto | 23-an de decembro 1892 (71-jaraĝa) en Friedenau | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | A. F. Schmidt vd | ||||
Okupo | bibliotekisto verkisto teologo ĵurnalisto politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paulus Stephanus CASSEL (denaske: Selig Cassel; naskiĝis en Głogów la 27-an de februaro 1821, mortis en Berlino-Friedenau la 23-an de decembro 1892) estis germana teologo kaj ĵurnalisto de juda origino.
La filo de skulptisto frekventis la katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste la evangelian en Świdnica antaŭ ol okupiĝi en Berlino, ĉefe sub la influo de Leopold von Ranke, pri la studo de historio. La unuajn fruktojn oni vidis ĉe liaj Historische Studien (1847), Magyarische Alterthümer kaj Geschichte der Juden (presitaj ĉe "Allgemeinen Encyklopädie von Ersch und Gruber", 1851). Post kiam Cassel iĝis rabeno kaj laboris mallongan tempon (ekde 1849) por la ĵurnalo "Konstitutionelle Zeitung" li vokitis en 1850 dum la kunveno de la deputitoj de Erfurta Unuigparlamento en la redakcion de "Erfurter Zeitung". Tie li restis ĝis 1856.
Unu jaron antaŭe li konvertiĝis je kristanismo kaj baptitis en la Preĝejo Sankta Petro (Büßleben). Post malekredakciisto li iĝis bibliotekisto ĉe la Reĝa biblioteko de Erfurto, baldaŭ sekretario ĉe Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. Li ankaŭ rajtis porti la titolon de profesoro.
El la erfurta tempo datumas jenaj skribitaĵoj: Von Warschau bis Olmütz (1851), Über thüringische Ortsnamen (1856–58), Eddische Studien (1856), Erfurt und die Zäunemannin (1857, 2-a eldono en 1886).
En la jaro 1859 li translokiĝis al Berlino kie li estis gimnaziinstruisto farante ekde 1860 multajn sciencajn prelegojn sukcesegajn. La prelegojn li poste publikigis en broŝura formo, ekz.: Rose und Nachtigall (1860), Hierozoikon (unua parto, ankaŭ sub la titolo Der Schwan, 1861), Weihnachten. Ursprung, Bräuche und Aberglauben (1862), Deutsche Reden (II, 2-a eldono en 1871), Drachenkämpfe (1869), Die Schwalbe (1869), Kaiser- und Königsthrone in Geschichte, Symbol und Sage (1874), Löwenkämpfe von Nemea bis Golgatha (1875), Der Phönix und seine Aera (1879), Vom Nil zum Ganges. Wanderungen (1879), Die Symbolik des Blutes (1882), Aus Litteratur und Symbolik (1884), Aus Litteratur und Geschichte (1885), Ahasverus, die Sage vom ewigen Juden (1885), Friedrich Wilhelm II. (1886), Japanische Sagen (1885), Zoroaster, sein Name und seine Zeit (1886), Mischle Sindbad. Über die sieben weisen Meister (1888).
En la jaroj inter 1866-67 li deputitis por la distrikto balota Teltow-Beeskow-Storkow en la prusia parlamento retiriĝonte baldaŭ de la politika vivo. Li ekpredikistis ĉe la Kristo-kirko en Berlino kiu apartenis al memstara komunumo. Tie li agadis ege benoplene. La ŝatata animzorganto kaj elstara predikanto fondis porinfanan hejmon kaj bone frekventatan dimanĉan lernejon laŭ angla modelo.
Ankaŭ liaj verkoj pli kaj pli teologiis, kion atestas ne nur la eldono de la teologia semajngazeto "Sunem" (ekde 1875), sed ankaŭ jenaj verkoj (elekto):
Beltristikaĵojn religiajn li ankaŭ verkis, ekz.:
En la jaro 1890 li retiriĝis de la paroĥestraj devigoj kaj iris al Friedenau (hodiaŭ en la distrikto Tempelhof-Schöneberg) kie li daŭre verkis.
Artikolo Cassel, Paulus de Franz Brümmer en: "Allgemeine Deutsche Biographie", eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 47 (1903), p. 465–466, kiu legeblas tie ĉi interrete.