Pariĥizo, latine Pachyrhizus, estas genro el la familio el la fabacoj (Fabaceae). La genro havas kvin ĝis ses speciojn.
Male al la aliaj „fazeoloj“, kies fruktoj estas manĝataj, la paĥirizo estas manĝata ne la guŝoj, sed la radikoj estas manĝataj. La semoj estas venenaj.
Pariĥizoj estas grimpantaj plurjarajherbaj plantoj, kiuj rapide kreskas kaj kies tigoj atingas longecon ĝis kvin metroj. La planto havas multajn blankajn kaj violkolorajn florojn. La radikoj similas al sukerbetoj kaj atingas pezon de kvin kilogramoj. Oni povas multobligi la planton per semo aux per radikstikaĵoj.
De la paraĥizoj oni povas manĝi nur la karnon de la radikoj, ĉar la aliaj plantpartoj, krom la floroj, estas venenaj pro rotenono kaj ties glukozido. La radiko estas facile senŝeligebla. La radiko havas similan guston kiel la terpomo kaj estas manĝeblaj krudaj aŭ mallonge kuiritaj.
Pachyrhizus erosus (L.) URBAN. sin.: Pachyrhizus angulatus RICH. EX DC., Pachyrhizus bulbosus (L.) KURZ, Dolichos erosus L.): kultivata en Meksiko kaj Mezameriko, sovaĝigita en la tropikoj de la mondo
National Research Council (U. S.): Tropical Legumes: Resources for the Future. (Paperback) Books for Business, 2002. ISBN 0-89499-192-2. S. 21-27.
[Paĥirizo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Taxonomie bei GRIN] (angl.)
A.S. Zanklan: Agronomic performance and genetic diversity of the root crop yam bean (Pachyrhizus spp.) under West African conditions. Doktorarbeit an der Georg-August-Universität Göttingen 2003. Online-Version (PDF; 603 kB)