Paŭhatanoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Paŭhatanoj (aŭ Powhatan, Powatan, Powhaten) aŭ Powhatan Renape[1] (litere, la paŭhatanaj homoj, estas nomo de indiana tribo de Nord-Ameriko. Ĝi estas ankaŭ la nomo de potenca konfederacio de triboj, kiun ili gvidis. Konataj ankaŭ kiel la Virginiaj Algonkinoj, ili parolis orient-algonkinan lingvon, nomata ankaŭ paŭhatana lingvo, kaj vivis en la nuna orienta parto de Virginio kiam alvenis la unuaj anglaj setlistoj.