Pecel | |||
---|---|---|---|
Pecel Hariadhi | |||
|
Pecel [petjel] estas tradicia Java salato kiu konsistas el miksitaj legomoj en arakidosaŭco, kutime servata kun vaporkuirita rizo aŭ kelkfoje kun lontong aŭ ketupat (kunpremita rizokuko).[1][2] La arakidosaŭco en pecel similas al tiu de gado-gado. Arakidosaŭco por pecel ne enhavas kokoslakton.[3] Kvankam pecel estas forte asociata kun la java kuirarto, dum gado-gado kun Betawi kaj sunda kuirarto. En Malajzio, ĝi nomiĝas pecal [4] kaj enkondukiĝis de javaj enmigrintoj. Pecel estas ankaŭ tre populara en Surinamo, kie ĝi ankaŭ enkondukiĝis de javanoj.
Pecel konsistas el kuirita aŭ brogita akvospinaco, spinaco, mungidoj, longaj fazeoloj, kukumo, kasavo-folio kaj citrona basilio, kun arakidosaŭco el muelitaj kaj rostitaj arakidoj kun akvo, salo, palmosukero, tamarindosuko, kapsiketoj, galango, folio de kafira limeo kaj ajlo.