Per pedalaro (de lat. pes „piedo“) oni nomas je la orgeno klavaron, kiun oni ludas per la piedoj, male al la manualoj, kiujn oni ludas per la manoj.
La tonamplekso de pedalaro nuntempe atingas kutime ekde C xis f1, malofte ĝis g1, pli frue ofte nur ĝis c1 aŭ d1. Kutime ĉiu orgeno disponas pri unu pedalaro kaj pluraj manualoj. Malgrandan orgenon sen pedalaro oni nomas pozitivo, ege maloftas orgenoj kun du pedalklavaroj. Je elektronikaj orgenoj krome estas en uzo t.n. stumpopedalaroj, kiuj estas ege pli malgrande mezuritaj kaj ampleksas nur unu oktavon. stumpopedalaroj ankaŭ troviĝas ĉe barokorgenoj sur la iberia duoninsulo. Ties tonamplekso situas je unu ĝis unu kaj duonan oktavojn.
Ekzistas diversaj konstrumanieroj: ekz. oni diferencas inter paralelpedalaro, ĉe kiu ĉiuj klavoj situas paralele unu kun la aliaj, kaj radialpedalaro, ĉe kiu la klavo disiras stelforme. La paralelpedalaro krome povas esti arkigita en horizontala (kun pli alte kuŝantaj klavoj ĉerande) kaj / aŭ vertikala direkto (kun pli longaj suproaj klavoj ĉerande), por faciligi al la orgenisto la trafadon de la malproksimaj pedalklavoj. Tiam oni parolas pri „unuoble arkigita“ resp „duoble arkigita“ pedalaro.
BDO = Bund Deutscher Orgelbaumeister, AGO = American Guild of Organists
Ĉe la minimuma versio de pedalklavaro, la stumpopedalaro, 10 klavoj ĝis 20 cm mallongaj elstaras el la kesto kaj povas esti ludataj per la piedpintoj. Virtuoza ludado per tio ne eblas, tamen simpla eltenado de bastonoj. Tiaj pedalaroj ankaŭ plej ofte estas nur alkroĉitaj, ofte en simplega maniero per ŝtofbendo aŭ ŝnuro. Ekzemplerojn de stumpopedalaroj oni trovas ĉefe en Italio kaj Hispanio, sed ankaŭ en la Alpo-regiono. Multaj pedalaroj ĉe elektronikaj orgenoj estas konstruitaj kiel stumpopedalaroj.
Je ĉi tiu konstrumaniero ne ekzistas la alie kutimaj longetaj pedalklvoj, sed rondaj butonoj, kio memoras prefere je klavaro de trodimensiita simpla butonakordiono.
Alkroĉita pedalaro oni nomas pedalaron, kiu ne disponas pri propraj registroj. Tiam la pedalaro estas fikse konektita kun la (kutime ununura) manualverko kaj ne estas memstare registrebla. Ĉe orgenoj, en kiuj la pedalaro havas kompare al la manualoj nur ege malmultajn registrojn (kutime 16' kaj 8'), ankaŭ la nomo nememstara pedalaro estas uzata, ĉar ja kutime necesas la uzo de pedalarkonektilo.
Ĉe malnovaj orgenoj ofte mankas la diesa C, ĉar oni nur malofte bezonis ĝin. Foje oni trovas ĉe historiaj orgenoj ankaŭ pedalaro kun mallonga oktavo: Je tiu mankas la kvar plej basaj pedalklavaroj (C, diesa C, D diesa D). Je la realaj tonoj ene de oktavo la tonoj diesa C, diesa D, diesa F kaj diesa G estas ellasataj. Ĉar per tio ŝanĝiĝas la kutima klavo-tono-rilato, la mallonga oktavo ankaŭ por spertaj orgenistoj estas alkutimigenda.
La pedalludo povas okazi kaj per la pintoj kaj per la kalkanoj de ambaŭ piedoj. Per tio oni povas ludi ĝis kvarvoĉe, kio tamen praktike maloftege okazas. Grava metodo estas la antaŭen aŭ malantaŭenmetado de piedo, ankaŭ la glitado de klavo al klavo estas aplikata. Specialaj signoj montras al la orgenistoj, kiel metila piedojn, tamen tiu ĉi piedadosignoj neĉiam samas. Ĝis en la 19-a jarcento multaj orgenistoj preferis la ludon per la pinto, ofte jam pro la formo de la pedalkalavoj, kiu malebligis la uzon de la kalkano. La Germani-tekniko (laŭ Fernando Germani) egalrajtas la ludadon kaj per pinto kaj per kalkano.
Tiu ĉi tekniko estas pro la hodiaŭa ŝumodo nur malfacile realigebla, pro tio multaj orgenistoj uzas apartajn ŝuojn por la ludado. Precipe dancoŝuoj taŭgas pro sia mallarĝa kaj senjunta tajlado kaj pro la ebena kalkanumo.