Pekario | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tayassu pecari Link, 1795 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pekario aŭ blanklipa pekario (Tayassu pecari) estas mamulo artiodaktulo kiu apartenas al la familio de la Tajasuedoj. La pekario similas morfologie al la tajasuo (Tayassu tajacu). Ĝi similaspektas ankaŭ al apro, sed estas morfologiaj diferencoj, nome ĝi havas tri fingrojn sur la posta membro, ĝia vosto apenaŭ ekzistas kaj ĝi havas nur 32 dentojn, inter kiuj la mordodentoj etendas suben.[1]
La pekario estas aktiva nokte kaj tage kaj vivas ekde Usono ĝis Argentino. Ĝi longiĝas proksimume unu metron kaj ĝia felo estas nigra kaj ĝia mentono blankeca. Ĝi vivas en grandaj aroj kun pli ol cent aruloj, kvankam la nombro de individuoj forte malpliiĝas pro la homa influo en ilia habitato.
La pekario povas esti danĝera al la homo kaj al aliaj predantoj, ĉar tiu specio kiam minacata sturmas ĝian kontraŭulon kaj estas helpita de la aliaj aruloj. Tio povas okazi kelkdekope aŭ eĉ kelkcentope por ataki jaguaron aŭ pumon.[2]
Ilia gravedeco daŭras proksimume 160 tagojn kaj naskiĝas ofte du idoj.
Tiu neotropisa specio uzas glandon de dorso por elsendi fetoron kontraŭ malamikoj.[2]
Pekarioj estas ĉiovoraj. Ili manĝas fruktojn, semojn, ŝosojn, radikojn, senvertebrulojn, amfibiojn, lacertojn, birdidojn kaj eĉ kadavraĵojn.