Peltro estas molebla metala alojo konsistanta el stano (85–99%), antimono (ĉirkaŭ 5–10%), kupro (2%), bismuto, kaj foje arĝento.[1] Kupro kaj antimono (kaj, en antikveco, plumbo) funkcias kiel malmoligiloj, sed plumbo povas esti uzita en pli malaltaj klasoj de peltro, aldonante bluetan nuancon. Peltro havas malaltan fandopunkton, ĉirkaŭ 170–230°C, depende de la preciza miksaĵo de metaloj.[2][3]