Pelycosauria aŭ pelikosaŭroj[1] estas malnova termino por bazaj aŭ primitivaj sinapsidoj de Malfrua Paleozoiko, ekskludante la terapsidojn kaj ties posteulojn. Antaŭe, oni uzis la terminon mamuleca reptilio,[2] kaj pelikosaŭroj estis konsiderata ordo, sed tio estas nune konsiderata malĝusta, kaj neĝisdatigita.
Ĉar ĝi ekskludas la sinapsidan grupon de Terapsidoj, la termino estas parafiletika kaj kontraŭa al la nuntempa formala nompraktiko.[3] Tial la nomo pelikosaŭroj, same kiel la termino mamuleca reptilio, estis malfavorita inter sciencistoj de la 21-a jarcento, kaj estas uzata nur neformale, se iam, en la nuntempa scienca literaturo.[4] Anstataŭe oni uzas foje la terminojn tigomamuloj, pramamuloj, kaj bazaj aŭ primitivaj sinapsidoj se necese.