Pentti Linkola | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pentti Linkola | |||||
Naskonomo | Kaarlo Pentti Linkola | ||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1932 en Helsinko | ||||
Morto | 5-an de aprilo 2020 (87-jaraĝa) en Sääksmäki, Valkeakoski | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Kaarlo Linkola vd | ||||
Gefratoj | Martti Linkola vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • verkisto • ekologo • ornitologo • mediprotektulo • fiŝkaptisto • disidento • eseisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kaarlo Pentti LINKOLA (naskiĝis la 7-an de decembro 1932 en Helsinko, mortis la 5-an de aprilo 2020 en Sääksmäki, Valkeakoski)[1][2][3] estis finna filozofo, verkisto, radikala ekologiisto,[4] fiŝkaptisto kaj ornitologo.[5] Linkola skribis eseolibrojn. Li apogis terorismon en la senco, ke temas pri agado kontraŭ la socio, kiu siavice agadas kontraŭ la planedo; tiukadre li asertis ofte, ke necesas agoj kiuj draste malpliigos la homaron. Li kredis, ke la vivo pereos, se la homaro ne malgrandiĝos vere multe. Li estis en sia lando en la publikeco speciale en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.
Somere Linkola fiŝkaptis el remboato, kaj vintre li havis ĉevalon helpe de la fiŝkaptismo. Li fiŝkaptis ekzemple en Kuhmoinen el Päijänne kaj ekde 1978 en Sääksmäki el Vanajavesi.
En 1995 Linkola fondis la fondaĵon Luonnonperintösäätiö, kiu aĉetas naturstatan arbaron en Finnlando kaj medikonservadas ĝin.
Linkola havis klare specialan pozicion en finna diskutetoso: li ne estis kondamnita, kvankam li rekomendis terorismon, kun alia apogis meton mortigantan venenon en akveduktojn de urboj kaj en la jaro 2001 li tute grave ĝojis pri terorismo en Novjorko la 11-an de septembro. Estis taksita, ke Linkola estis preskaŭ certe nura aperte terorismon kaj diktaturon apoganta famulo en Finnlando. Tamen iuj diris, ke se li estus tute logika, li farus sinmortigon. Linkola diris, ke sinmortigoj ne estas malbonaj kaj li honoras ilin, kiuj elektas ĝin, sed li mem havis rajton vivi, ĉar li malhelpis mortigon de naturo. Saman argumenton Linkola, kiu havis diabeton kaj depresion, uzis por tio ke li mem uzis insulinon kaj depresimedicion. Li malamegis lestadianismon, ĉar ĝia kontraŭkoncipa malapogo kreskigas kvanton de homoj.
Lia patro Kaarlo Linkola kaj avo estis ligitaj al la Universitato de Helsinko. Li mem loĝis en Signilskär en Alanda Insularo, kie li faris ornitologian esploradon.[6] Kvankam li estis unu el la plej famaj ornitologoj de Finnlando, Linkola ĉesis sian esploran karieron por vivi kiel simpla fiŝkaptisto, ĉar tio pli kongruis kun lia idearo.[5] Li eniris en la Movadon Koijärvi kiu startis en 1979, sed liaj tendencoj estis tro radikalaj por la ĝenerala politiko de Verduloj.[7]
Linkola estis edzo en la jaroj 1961–1975. Linkola kaj lia eksa edzino havas du filinojn, unu nepinon kaj unu nepon. Linkola rakontis, ke lia edzino divorcis el li, ĉar fiŝo en Finnlando fariĝis malmultekosta, tiel kariera fiŝkaptado en Finnlando fariĝis pli ŝarĝa kaj lia edzino do deziris interŝanĝi ilian karieron sed Linkola volis daŭri la karieran fiŝkaptadon. Linkola ricevis juneco-versian diabeton 63-jara – li diris humure, ke li estis flatata.
En 2017 publikiĝis biografio de Linkola je la nomo Pentti Linkola – ihminen ja legenda (Riitta Kylänpää: "Pentti Linkola – la homo kaj la legendo").
Linkola mortis hejme en urbo Valkeakoski en eksa komunumo Sääksmäki dormante la 5-an de aprilo 2020. Lia amikino Anneli Jussila trovis lin mortinta kaj rakontis, ke sur vizaĝo de mortinta Linkola estis kontenta mieno.