Peralveche | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19493 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo)40.611666666667-2.4491666666667Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 114 m [+] | ||
Areo | 81,31 km² (8 131 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peralveche [+] | |||
Peralveche [peralBEĉe] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 73 loĝantoj sur areo de 81,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas peralvechanos [peralbeĈAnos] respektive peralvechanas [peralbeĈAnas].
Peralveche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, tio estas sude, je altitudo de 1111 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′42″N 2°26′57″Ok.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Arbeteta, Castilforte. Escamilla, Pareja, El Recuenco, Salmerón, Trillo kaj Vindel.
Nordokcidente: Trillo | Norde: Trillo | Nordoriente: Arbeteta |
Okcidente: Pareja | Oriente: El Recuenco | |
Sudokcidente: Escamilla | Sude: Salmerón kaj Castilforte | Sudoriente: Vindel |
En 1857 la urbeto havis 480 loĝantojn. Poste ĝi iom malpliiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento kaj tiam ĝi rekuperiĝis malrapide al la mezo de la jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 461 loĝantoj en 1950 al 60 en 2016, tio estis oni perdis 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peralveche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peralveche kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 73 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.